{
    "translation": "Esperanto",
    "abbreviation": "esperanto",
    "lang": "eo",
    "language": "Esperanto",
    "direction": "LTR",
    "encoding": "UTF-8",
    "book_nr": 5,
    "book_name": "Duarono",
    "chapter": 1,
    "name": "Duarono 1",
    "verses": [
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 1,
            "name": "Duarono 1:1",
            "text": "Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo anta\u016d Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj \u0124acerot kaj Di-Zahab, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 2,
            "name": "Duarono 1:2",
            "text": "dek unu tagojn malproksime de \u0124oreb, sur la vojo de la monto Seir al Kade\u015d-Barnea. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 3,
            "name": "Duarono 1:3",
            "text": "Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj konforme al \u0109io, kion la Eternulo ordonis al li por ili. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 4,
            "name": "Duarono 1:4",
            "text": "Post kiam li venkobatis Si\u0125onon, la re\u011don de la Amoridoj, kiu lo\u011dis en \u0124e\u015dbon, kaj Ogon, la re\u011don de Ba\u015dan, kiu lo\u011dis en A\u015dtarot kaj en Edrei; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 5,
            "name": "Duarono 1:5",
            "text": "transe de Jordan, en la lando de Moab, Moseo komencis klarigi \u0109i tiun instruon, kaj diris: "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 6,
            "name": "Duarono 1:6",
            "text": "La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur \u0124oreb jene: Sufi\u0109e vi lo\u011dis sur \u0109i tiu monto; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 7,
            "name": "Duarono 1:7",
            "text": "turni\u011du kaj elmovi\u011du, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al \u0109iuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, \u011dis la granda rivero, la rivero E\u016dfrato. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 8,
            "name": "Duarono 1:8",
            "text": "Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo \u0135uris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos \u011din al ili kaj al ilia idaro post ili. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 9,
            "name": "Duarono 1:9",
            "text": "Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene: Mi ne povas sola porti vin; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 10,
            "name": "Duarono 1:10",
            "text": "la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la \u0109ielo. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 11,
            "name": "Duarono 1:11",
            "text": "La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontra\u016d via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al vi! "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 12,
            "name": "Duarono 1:12",
            "text": "Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian \u015dar\u011don kaj viajn disputojn? "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 13,
            "name": "Duarono 1:13",
            "text": "Elektu al vi el viaj triboj virojn sa\u011dajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 14,
            "name": "Duarono 1:14",
            "text": "Kaj vi respondis al mi kaj diris: Bona estas la afero, kiun vi proponis fari. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 15,
            "name": "Duarono 1:15",
            "text": "Tiam mi prenis la \u0109efojn de viaj triboj, virojn sa\u011dajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 16,
            "name": "Duarono 1:16",
            "text": "Kaj mi ordonis al viaj ju\u011distoj en tiu tempo, dirante: A\u016dskultu viajn fratojn kaj ju\u011du juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 17,
            "name": "Duarono 1:17",
            "text": "Ne distingu viza\u011dojn \u0109e la ju\u011do; malgrandan kaj grandan egale a\u016dskultu; timu neniun, \u0109ar la ju\u011do estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi \u011din a\u016dskultos. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 18,
            "name": "Duarono 1:18",
            "text": "Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri \u0109io, kion vi devas fari. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 19,
            "name": "Duarono 1:19",
            "text": "Kaj ni foriris de \u0124oreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kade\u015d-Barnea. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 20,
            "name": "Duarono 1:20",
            "text": "Kaj mi diris al vi: Vi venis al la monto de la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 21,
            "name": "Duarono 1:21",
            "text": "vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu \u011din, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj ne tremu. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 22,
            "name": "Duarono 1:22",
            "text": "Sed vi \u0109iuj aliris al mi, kaj diris: Ni sendu anta\u016d ni virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj, al kiuj ni devas veni. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 23,
            "name": "Duarono 1:23",
            "text": "Kaj tio pla\u0109is al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po unu viro el tribo; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 24,
            "name": "Duarono 1:24",
            "text": "kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la valo E\u015dkol kaj esplorrigardis \u011din. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 25,
            "name": "Duarono 1:25",
            "text": "Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la fruktoj de la lando kaj liveris al ni, kaj alportis al ni sciigon, kaj diris: Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 26,
            "name": "Duarono 1:26",
            "text": "Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 27,
            "name": "Duarono 1:27",
            "text": "kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris: Pro la malamo de la Eternulo kontra\u016d ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 28,
            "name": "Duarono 1:28",
            "text": "kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante: La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj \u011dis la \u0109ielo, kaj anka\u016d Anakidojn ni tie vidis. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 29,
            "name": "Duarono 1:29",
            "text": "Kaj mi diris al vi: Ne tremu kaj ne timu ilin; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 30,
            "name": "Duarono 1:30",
            "text": "la Eternulo via Dio, kiu iras anta\u016d vi, Li batalos por vi, simile al \u0109io, kion Li faris por vi en Egiptujo anta\u016d viaj okuloj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 31,
            "name": "Duarono 1:31",
            "text": "kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, \u011dis vi venis al \u0109i tiu loko. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 32,
            "name": "Duarono 1:32",
            "text": "Sed e\u0109 \u0109e tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 33,
            "name": "Duarono 1:33",
            "text": "kiu iras anta\u016d vi sur la vojo, por ser\u0109i por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 34,
            "name": "Duarono 1:34",
            "text": "Kaj la Eternulo a\u016ddis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj \u0135uris, dirante: "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 35,
            "name": "Duarono 1:35",
            "text": "Neniu el \u0109i tiuj homoj, el \u0109i tiu malbona generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi \u0135uris doni al viaj patroj; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 36,
            "name": "Duarono 1:36",
            "text": "nur Kaleb, filo de Jefune, vidos \u011din; kaj pro tio, ke li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la landon, kiun li trairis. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 37,
            "name": "Duarono 1:37",
            "text": "Anka\u016d kontra\u016d mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante: Vi anka\u016d ne venos tien; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 38,
            "name": "Duarono 1:38",
            "text": "Josuo, filo de Nun, kiu staras anta\u016d vi, li venos tien; lin fortigu, \u0109ar li donos \u011din al Izrael kiel poseda\u0135on. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 39,
            "name": "Duarono 1:39",
            "text": "Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili fari\u011dos militakira\u0135o, kaj viaj filoj, kiuj nun ankora\u016d ne scias bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos \u011din, kaj ili ekposedos \u011din. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 40,
            "name": "Duarono 1:40",
            "text": "Sed vi turni\u011du, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Ru\u011da Maro. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 41,
            "name": "Duarono 1:41",
            "text": "Kaj vi respondis kaj diris al mi: Ni pekis anta\u016d la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al \u0109io, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj \u0109iu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 42,
            "name": "Duarono 1:42",
            "text": "Sed la Eternulo diris al mi: Diru al ili: Ne iru kaj ne batalu, \u0109ar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 43,
            "name": "Duarono 1:43",
            "text": "Kaj mi diris al vi, sed vi ne a\u016dskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 44,
            "name": "Duarono 1:44",
            "text": "Tiam eliris kontra\u016d vin la Amoridoj, kiuj lo\u011dis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir \u011dis \u0124orma. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 45,
            "name": "Duarono 1:45",
            "text": "Kaj vi revenis kaj ploris anta\u016d la Eternulo; sed la Eternulo ne a\u016dskultis vian vo\u0109on kaj ne atentis vin. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 46,
            "name": "Duarono 1:46",
            "text": "Kaj vi lo\u011dis en Kade\u015d longan tempon, la tempon, dum kiu vi lo\u011dis.  "
        }
    ]
}