{
    "translation": "Esperanto",
    "abbreviation": "esperanto",
    "lang": "eo",
    "language": "Esperanto",
    "direction": "LTR",
    "encoding": "UTF-8",
    "book_nr": 4,
    "book_name": "Nombroj",
    "chapter": 1,
    "name": "Nombroj 1",
    "verses": [
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 1,
            "name": "Nombroj 1:1",
            "text": "Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante: "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 2,
            "name": "Nombroj 1:2",
            "text": "Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj la\u016d iliaj familioj, la\u016d iliaj patrodomoj, la\u016d la nombro de la nomoj de \u0109iuj virseksuloj la\u016dkape. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 3,
            "name": "Nombroj 1:3",
            "text": "De la a\u011duloj de dudek jaroj kaj pli, \u0109iujn, kiuj ta\u016dgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin la\u016d iliaj ta\u0109mentoj, vi kaj Aaron. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 4,
            "name": "Nombroj 1:4",
            "text": "Kaj kun vi estu po unu homo el \u0109iu tribo, homo, kiu estas \u0109efo en sia patrodomo. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 5,
            "name": "Nombroj 1:5",
            "text": "Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur, filo de \u015cedeur; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 6,
            "name": "Nombroj 1:6",
            "text": "de Simeon, \u015celumiel, filo de Curi\u015dadaj; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 7,
            "name": "Nombroj 1:7",
            "text": "de Jehuda, Na\u0125\u015don, filo de Aminadab; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 8,
            "name": "Nombroj 1:8",
            "text": "de Isa\u0125ar, Netanel, filo de Cuar; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 9,
            "name": "Nombroj 1:9",
            "text": "de Zebulun, Eliab, filo de \u0124elon; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 10,
            "name": "Nombroj 1:10",
            "text": "de la filoj de Jozef: de Efraim, Eli\u015dama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 11,
            "name": "Nombroj 1:11",
            "text": "de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 12,
            "name": "Nombroj 1:12",
            "text": "de Dan, A\u0125iezer, filo de Ami\u015dadaj; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 13,
            "name": "Nombroj 1:13",
            "text": "de A\u015der, Pagiel, filo de O\u0125ran; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 14,
            "name": "Nombroj 1:14",
            "text": "de Gad, Eljasaf, filo de Deuel; "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 15,
            "name": "Nombroj 1:15",
            "text": "de Naftali, A\u0125ira, filo de Enan. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 16,
            "name": "Nombroj 1:16",
            "text": "Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la \u0109efoj de la miloj de Izrael. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 17,
            "name": "Nombroj 1:17",
            "text": "Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn la\u016d iliaj nomoj. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 18,
            "name": "Nombroj 1:18",
            "text": "Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombroj de la nomoj, de la a\u011duloj de dudek jaroj kaj pli, la\u016dkape, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 19,
            "name": "Nombroj 1:19",
            "text": "kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 20,
            "name": "Nombroj 1:20",
            "text": "Kaj montri\u011dis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj la\u016dkape, \u0109iuj virseksuloj en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 21,
            "name": "Nombroj 1:21",
            "text": "prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 22,
            "name": "Nombroj 1:22",
            "text": "La filoj de Simeon la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, kalkulitaj la\u016d la nombro da nomoj la\u016dkape, \u0109iuj virseksuloj en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 23,
            "name": "Nombroj 1:23",
            "text": "prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek na\u016d mil tricent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 24,
            "name": "Nombroj 1:24",
            "text": "La filoj de Gad la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 25,
            "name": "Nombroj 1:25",
            "text": "prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 26,
            "name": "Nombroj 1:26",
            "text": "La filoj de Jehuda la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 27,
            "name": "Nombroj 1:27",
            "text": "prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 28,
            "name": "Nombroj 1:28",
            "text": "La filoj de Isa\u0125ar la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 29,
            "name": "Nombroj 1:29",
            "text": "prezentis en la tribo de Isa\u0125ar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 30,
            "name": "Nombroj 1:30",
            "text": "La filoj de Zebulun la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 31,
            "name": "Nombroj 1:31",
            "text": "prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 32,
            "name": "Nombroj 1:32",
            "text": "La filoj de Jozef, la filoj de Efraim la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 33,
            "name": "Nombroj 1:33",
            "text": "prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 34,
            "name": "Nombroj 1:34",
            "text": "La filoj de Manase la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 35,
            "name": "Nombroj 1:35",
            "text": "prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 36,
            "name": "Nombroj 1:36",
            "text": "La filoj de Benjamen la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 37,
            "name": "Nombroj 1:37",
            "text": "prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 38,
            "name": "Nombroj 1:38",
            "text": "La filoj de Dan la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 39,
            "name": "Nombroj 1:39",
            "text": "prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 40,
            "name": "Nombroj 1:40",
            "text": "La filoj de A\u015der la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 41,
            "name": "Nombroj 1:41",
            "text": "prezentis en la tribo de A\u015der la nombron de kvardek unu mil kvincent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 42,
            "name": "Nombroj 1:42",
            "text": "La filoj de Naftali la\u016d sia deveno, la\u016d siaj familioj, la\u016d siaj patrodomoj, la\u016d la nombro da nomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 43,
            "name": "Nombroj 1:43",
            "text": "prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 44,
            "name": "Nombroj 1:44",
            "text": "Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el \u0109iu patrodomo. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 45,
            "name": "Nombroj 1:45",
            "text": "Kaj la nombro de \u0109iuj kalkulitoj el la Izraelidoj la\u016d iliaj patrodomoj, en la a\u011do de dudek jaroj kaj pli, \u0109iuj militkapablaj en Izrael, "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 46,
            "name": "Nombroj 1:46",
            "text": "la nombro de \u0109iuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 47,
            "name": "Nombroj 1:47",
            "text": "Sed la Levidoj la\u016d sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 48,
            "name": "Nombroj 1:48",
            "text": "\u0108ar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 49,
            "name": "Nombroj 1:49",
            "text": "Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 50,
            "name": "Nombroj 1:50",
            "text": "Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj \u0109iujn \u011diajn objektojn, kaj \u0109ion, kio apartenas al \u011di; ili portadu la tabernaklon kaj \u0109iujn \u011diajn objektojn, kaj ili priservu \u011din, kaj \u0109irka\u016d la tabernaklo ili starigu siajn tendojn. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 51,
            "name": "Nombroj 1:51",
            "text": "Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj \u011din levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj \u011din starigu; sed se laiko alproksimi\u011dos, li estu mortigita. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 52,
            "name": "Nombroj 1:52",
            "text": "Kaj la Izraelidoj aran\u011dos sin \u0109iu en sia tendaro kaj \u0109iu apud sia standardo, la\u016d siaj ta\u0109mentoj. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 53,
            "name": "Nombroj 1:53",
            "text": "Sed la Levidoj starigu siajn tendojn \u0109irka\u016d la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto. "
        },
        {
            "chapter": 1,
            "verse": 54,
            "name": "Nombroj 1:54",
            "text": "Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al \u0109io, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.  "
        }
    ]
}